
Dek-kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Julio de 2005. Temoj: 1) Nacia Naturparko Kojbo [hispane: Coiba (:kojba)] fariĝas homara heredaĵo. 2) Katolika eklezio kreas militistan diocezon ene de la panama nacia polico; multaj reagas opozicie. 3) Katolika kanalo en Panamo nuligas du programojn, kiuj kritikis la nunan registaron. 4) Finiĝas sukcese 3-a internacia foiro pri libroj en Panamurbo. 5) Tertremo je 5.8 skuas la urbon David, en la okcidenta parto de Panamo.