Home
Categories
EXPLORE
True Crime
Comedy
Business
Society & Culture
History
Sports
Technology
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
00:00 / 00:00
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts126/v4/47/f5/39/47f539ba-7ad6-7edd-8f7b-2acc85594728/mza_2020976570880715108.jpg/600x600bb.jpg
Panama Radio en Esperanto
Roberto Perez-Franco
24 episodes
4 hours ago
Podkasta serio en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco (peres-franko). La unuaj 16 elsendoj aperis inter 2004 kaj 2005, sub la nomo "Panama Raporto". La sekvantaj kvin elsendoj aperis en 2010, sub la nomo "Panama Radio". Novaj elsendoj aperas denove en 2023. Ni oferas ĉiujn elsendojn, el la tri periodoj, ĉi tie sub la nomo "Panama Radio en Esperanto".
Show more...
News
RSS
All content for Panama Radio en Esperanto is the property of Roberto Perez-Franco and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Podkasta serio en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco (peres-franko). La unuaj 16 elsendoj aperis inter 2004 kaj 2005, sub la nomo "Panama Raporto". La sekvantaj kvin elsendoj aperis en 2010, sub la nomo "Panama Radio". Novaj elsendoj aperas denove en 2023. Ni oferas ĉiujn elsendojn, el la tri periodoj, ĉi tie sub la nomo "Panama Radio en Esperanto".
Show more...
News
Episodes (20/24)
Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 04 Nov 2023

Sepa elsendo de Panama Radio, publikigita la 4a de novembro de 2023. La ĉefa temo pri Panamo, nacie kaj internacie, daŭre estas la popolaj protestoj kontraŭ minado. Aferoj en Panamo, kaj socie kaj politike, vere konvulsias, kaj malboniĝis dum la lasta semajno. (Se vi ankoraŭ ne aŭskultis niajn du pasintajn elsendojn, bonvole faru tion: vi ne bone komprenos la aferon sen tiu kunteksto.)

Ligiloj:

  • Podkasto de Priscilla Gomez [prisila gomes]
  • Muziko de Victorio Vergara [viktorjo vergara]

Foto: Paola Ying

Show more...
2 years ago
21 minutes 20 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 30 Okt 2023

Sesa elsendo de Panama Radio, publikigita la 30a de oktobro de 2023. Ekster ordinara elsendo pri ekster ordinaraj eventoj okazantaj en Panamo. La lastaj 10 tagoj en Panamo estis vere eventoplenaj. La manifestacioj kontraŭ la mina kontrakto, kiun ni jam diskutis en nia pasinta elsendo, daŭras kaj necesis reago de la prezidento de Panamo. Tio estos nia ununura temo hodiaŭ.

Show more...
2 years ago
14 minutes 32 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 27 Okt 2023

Kvina elsendo de Panama Radio, publikigita la 27a de oktobro de 2023. Panama Radio revenas post 13-jara paŭzeto kaj denove elsendas en Esperanto. Roberto sin prezentas denove kaj resumas la historion de siaj du elsendoj pri Panamo, kaj klarigas la karakteron de la nova kaj estontaj elsendoj. Aktualaĵon: 1) Panamanoj protestas kontraŭ la aprobo de mineja kontrakto, suspektante, ke kanada kompanio subaĉetis ties aprobon de la prezidento kaj la parlamentanoj, kaj timante ke tiu kompanio detruos parton de nia ĝangalo serĉante kupron. 2) Mirakle, panama eks-prezidento ŝajne iros al malliberejo pro mon-lavado. Finfine! Almenaŭ unu estos punita!

Ligilo:

  • ⁠Muziko de Yin Carrizo⁠ [ĝin kariso]
Show more...
2 years ago
17 minutes 49 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 21 Nov 2010

Kvara elsendo de Panama Radio, publikigita la 21a de Novembro de 2010.

Show more...
2 years ago
14 minutes 27 seconds

Panama Radio en Esperanto
Patrio (Poemo de Ricardo Miro)

Ricardo Miro (prononcu Rikardo Miro') estas la ĉefa poeto de Panamo. "Patrio", verkita en Barcelono, estas lia ĉefa poemo. Tradukis el la hispana Roberto Perez-Franco en 2005.

Show more...
2 years ago
3 minutes 26 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 24 Okt 2010

Tria elsendo de Panama Radio, publikigita la 24a de Oktobro de 2010.

Show more...
2 years ago
11 minutes 28 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 17 Okt 2010

Dua elsendo de Panama Radio, publikigita la 17a de Oktobro de 2010.

Show more...
2 years ago
15 minutes 51 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Radio 10 Okt 2010

Unua elsendo de Panama Radio, publikigita la 10a de Oktobro de 2010.

Show more...
2 years ago
6 minutes 4 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 27 Aŭg 2005

Dek-sesa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 27a de Aŭgusto de 2005. Temoj: 1) Libereco de gazetaro ricevas novajn batojn. 2) Preskaŭ ĉiuj la krimoj el diktatoreca epoko restas senpunitaj. 3) Komenciĝas Nacia Plano por Interkultura Dulingva Klerigado. 4) Kubo kaj Panamo restarigis la diplomatiajn rilatojn. 5) Moteoj Urania fulgens migradas tra Panamo.

Show more...
2 years ago
19 minutes 8 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 16 Jul 2005

Dek-kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Julio de 2005. Temoj: 1) Nacia Naturparko Kojbo [hispane: Coiba (:kojba)] fariĝas homara heredaĵo. 2) Katolika eklezio kreas militistan diocezon ene de la panama nacia polico; multaj reagas opozicie. 3) Katolika kanalo en Panamo nuligas du programojn, kiuj kritikis la nunan registaron. 4) Finiĝas sukcese 3-a internacia foiro pri libroj en Panamurbo. 5) Tertremo je 5.8 skuas la urbon David, en la okcidenta parto de Panamo.

Show more...
2 years ago
19 minutes 50 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 26 Jun 2005

Dek-kvara elsendo de Panama Raporto, publikigita la 26a de Junio de 2005. Temoj: 1) Post monato da strikoj, Prezidento suspendas leĝon pri sociala asekuro. 2) Panamo voĉdonas kontraŭ Japanio en balen-ĉasada kunsido. 3) Okazas unua parado de geja fiero.

Show more...
2 years ago
10 minutes 41 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 02 Jun 2005

Dek-tria elsendo de Panama Raporto, publikigita la 2a de Junio de 2005. Temoj: 1) La pasintan 20an de majo, okazis en Azuero, sudmeza regiono de Panamo, seminario pri loĝistiko. La eksponanto dediĉis la seminarion al memoro de esperantistoj murditaj de la nazioj. 2) Okazis amasa laborista manifestacio antaŭ la panama prezidentejo. Dekmiloj da homoj, inkluzive venintoj de aliaj provincoj, marŝis tra Panamurbo por protesti la ĵus aprobitan reformon de la sociala asekuro.

Show more...
2 years ago
8 minutes 24 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 25 Maj 2005

Dek-dua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 25a de Majo de 2005. Temoj: Policanoj sieĝas protesto-plenan Panamurbon. La pasintan merkredon, la panama registaro prezentis projekton por reformi la socialan asekuron en la lando. La ekdebato de la projekto kaŭzis plurnombrajn intensajn protestojn tra la lando. La plimulto estas pacaj manifestacioj de instruistoj, studentoj kaj laborantoj. Tamen, kelkaj protestoj dum la lastaj tagoj estis violentaj. Merkrede la stratoj de Panamurbo kaj aliaj urboj estis sieĝitaj de policanoj ekde antaŭ la sunleviĝo.

Show more...
2 years ago
9 minutes 57 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 04 Maj 2005

Dek-unua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 4a de Majo de 2005. Temoj: 1) Leterkesto. 2) Subakviĝado en Panamo.

Show more...
2 years ago
10 minutes 23 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 28 Apr 2005

Deka elsendo de Panama Raporto, publikigita la 28a de Aprilo de 2005. Temoj: 1) Panama prezidento vizitas Usonon. 2) Internacia foiro en Azuero (:azŭero). 3) La plej freŝa tradicio de Panamo: glacia desertaĵo. Muziko de la ĉambro-orkestro de la Universitato de Panamo.

Show more...
2 years ago
10 minutes 51 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 13 Mar 2005

Naŭa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 13a de Marto de 2005. Temoj: 1) Grava krizo en la Supera Kortumo. 2) Kurioza karesma tradicio.

Show more...
2 years ago
9 minutes 30 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 08 Feb 2005

Oka elsendo de Panama Raporto, publikigita la 8a de Februaro de 2005. Pri la panama maniero festi la Karnavalon. Unu el la plej interesaj festmanieroj karnavalaj de Panamo troviĝas en Azuero (:azŭero). En ĝi, multaj urboj festas la Karnavalon kun granda pompo, inter ili Las Tablas kaj La Villa (:la viĝa). En Panamurbo, miloj da homoj iras al la ĉefa strato de la urbo por danci, kanti kaj drinki. Famaj internaciaj muzikistoj venas por kanti en tiu strato, antaŭ miloj da saltantaj panamanoj.

Show more...
2 years ago
8 minutes 54 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 16 Jan 2005

Sepa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Januaro de 2005. Temoj:

1) La Komisiono por la Vero de Panamo, kreita en januaro 2001 por enketi ĉirkaŭ cent kazojn de homoj murditaj kaj malaperigitaj dum la militista diktatoreco, ekmankas la apogon de la nova registaro, laŭ diris la prezidento de la Komisiono.

2) Du mortas kiam superbordiĝata rivero frapas panaman urbeton Guabito (:gŭabito).

3) Enrique Jaramillo Levi (:enrike haramiĝo levi), fama panama verkisto, prezentis novelan kompilaĵon de tridek du panamaj verkistinoj.

Show more...
2 years ago
8 minutes 56 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 13 Jan 2005

Sesa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 13a de Januaro de 2005. La panama ministro pri eksterlandaj rilatoj esprimis hodiaŭ sian riproĉon kontraŭ la antaŭliberigado, far la panama ekzprezidentino Mireya Moscoso (:mireĝa moskoso), de kvar kubanoj kondamnitaj pro kontraŭleĝa posedo de eksplodigiloj.

Show more...
2 years ago
3 minutes 37 seconds

Panama Radio en Esperanto
Panama Raporto 09 Jan 2005

Kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 9a de Januaro de 2005. Temo: La plej grava okazaĵo de la Panama historio dum la dudeka jarcento, la eventoj de la 9a de januaro de 1964.

Show more...
2 years ago
12 minutes 33 seconds

Panama Radio en Esperanto
Podkasta serio en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco (peres-franko). La unuaj 16 elsendoj aperis inter 2004 kaj 2005, sub la nomo "Panama Raporto". La sekvantaj kvin elsendoj aperis en 2010, sub la nomo "Panama Radio". Novaj elsendoj aperas denove en 2023. Ni oferas ĉiujn elsendojn, el la tri periodoj, ĉi tie sub la nomo "Panama Radio en Esperanto".