Home
Categories
EXPLORE
True Crime
Comedy
Business
Sports
Society & Culture
History
Fiction
About Us
Contact Us
Copyright
© 2024 PodJoint
00:00 / 00:00
Sign in

or

Don't have an account?
Sign up
Forgot password
https://is1-ssl.mzstatic.com/image/thumb/Podcasts115/v4/33/50/47/33504704-00f6-b12b-3d26-c8a0fbc4e105/mza_3434787411385765504.jpg/600x600bb.jpg
Pola Retradio en Esperanto
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
25 episodes
23 hours ago
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
RSS
All content for Pola Retradio en Esperanto is the property of Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP and is served directly from their servers with no modification, redirects, or rehosting. The podcast is not affiliated with or endorsed by Podjoint in any way.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Show more...
Society & Culture
Education,
Language Learning
Episodes (20/25)
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.01.2026
5 days ago
30 minutes 32 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.12.2025
1 week ago
29 minutes 45 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.12.2025
2 weeks ago
30 minutes 49 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.12.2025
3 weeks ago
30 minutes 17 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.12.2025
1 month ago
25 minutes 10 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.12.2025
1 month ago
30 minutes 23 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.11.2025
1 month ago
31 minutes 18 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.11.2025
En la 1439-a E_elsendo el la 25.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la varsovia verdaĵplena kvartalo Marysin Wawerski, en kies tombejo okazis ĉi matene la lasta adiaŭo de la konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Nian programinformon akompanas foto pri „Sobieski-arbaro”, la dua plej granda komplekso de arbaraj parkoj en Varsovio, troviĝanta i.a. najbare de Marysin Wawerski;
• En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj, ligitaj kun historiaj eventoj de  25.11 – ni informas pri ekspozicio de skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski en Romo; pri la premio Živa, plia nunjara distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko; pri la varsovia ekspozicio de Adam Kossowski, kies 120-a naskiĝdatreveno pasos la 5-an de decembro;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri Erasmus+ por studi Esperanton kiel interfakan kampon por transnacia novigado; pri TEJO en la estraro de CoNGO; pri kelkaj E-eldonaĵoj kun hispanlingva tradukparto prezentitaj al la ekstera publiko de Madrido;
• Muzike akompanas nin fragmente la kanto de TEAM „Rakonta silentado”’;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
25 minutes 54 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.11.2020
En la 1438-a E_elsendo el la 20.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron; ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj;
• La scienca rubriko koncernas  ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu  povos revolucii ortopedion kaj  la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio;
• Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj prezentas rezultojn de la ligita kun ĝi tradukkonkurso; Alia E-komunuma temo koncernas la daŭrantan eventon en Pisa, Italio – Zamenhofa Aranĝo Toskana;
• En novembro pasis la 40-a datreveno de la unua kortransplanto en Pollando kaj tio estas la lasta temo de nia elsendo;
• Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de La Mondanoj „Laktokoktelejo” el ilia, ĵus lanĉita de Vinilkosmo, albumeto. La programinformon akompanas foto pri paseroj, unu el la birdospecioj dramece malmultiĝanta en nia medio;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
28 minutes 5 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.11.2025
En la 1437-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia hodiaŭa elsendo grandparte estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Ni i.a. referencas al la Gazetara Komuniko de UEA - uea.org/gk/1266a1. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio;
• En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 15.11 – ni informas pri unu el la patronoj de 2006 en Pollando, kiu estas la fama pola reĝisoro Andrzej Wajda;
• Muzike ni memorigas kanzonon de la kabareto de la pola E-junularo Verda Simio funkcianta en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento „Fluas Wisła tra ebena land’. Roman Dobrzyńki aktive ĝin partoprenis, verkis kaj tradukis por ĝia repertuaro. La programinformon akompanas foto el la E-Tagoj de Krakovo, en kiu krom Roman Dobrzyński troviĝas Raia Androvska kaj Barbara Pietrzak;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
1 month ago
33 minutes 23 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.11.2025
En la 1436-a E_elsendo el la 10.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beechman. La renkontiĝo dum la 110-a UK estis la okazo ekscii i.a. pri lia vojo al Esperanto, kiu alkondukis lin al la posteno de la prezidanto de la Brita Asocio de Esperanto. Pri lia profesia laboro kiel kuracisto anestezisto.
• La komencan parton de la elsendo, krom prezento de kelkaj historiaj datoj ligitaj kun la dato 10.11, ni dediĉas al temoj ĉirkaŭ la morgaŭa pola Nacia Festo, la 107-a datreveno de la reakirita suvereneco. Ni informas pri la 100-jariĝo de la varsovia Tombo de Nekonata Soldato, pri festokaza komuna kantado de la pola himno en polaj lernejoj, pri la 12-a Internacia Paderewski-festivalo en Varsovio.
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la kreskanta kvanto de psikaj perturboj inter uzantoj de ChatGPT, pri kio atentigis Open AI.
• La reta foto ornamanta la programinformon prezentas la varsovian Tombon de Nekonata Soldato.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
29 minutes 5 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.11.2025
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia hodiaŭa leterkesta programero - krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj;
• En la kulturtemaa kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando;
• El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta sciencan agnoskon en Italio; pri Amikeca Premio de la ĉina registaro por Rafael Zerbetto;
• Muzike ni memorigas la kanzonon de Ĵomart „Pasero”; La reta foto/grafikaĵo de Maria Skłodowska lige kun la 120-jariĝo de ŝia prelego en Sorbono devenas el la paĝo de Pola Radio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
28 minutes 24 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.10.2025
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro.
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produktantoj kaj distribuantoj de vinoj, kiu fariĝis posedanto de fama hispana vitejo; pri reago de Spotify je AI-spamado.
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la ĉiam pli laŭtaj argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo, malavantaĝa por la homa sano kaj produktiveco.
• Ni enrigardas la 23-an numeron de la scienca revuo „Notes Muzyczny”, kun la E-lingva artikolo de Marek Nahajowski.
• La reta foto ornamanta la programinformon prezentas la edukroboton Astorino.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
29 minutes 13 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.10.2025
En la 1433-a E_elsendo el la 25.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia felietono pri la koninda polo ni prezentas la figuron de renoma  bakteriologo kaj mikrobiologo, Helena Sparrow. Pro sia ĉarmo difinata kiel „la belle Polonaise” ŝi unuavice restas en la memoro kiel pionirino de publika sano. Ŝiaj esploroj kaj laboroj ne limiĝis al Pollando, aparte gravan kontribuon ĉi-rilatan ŝi alportis en Tunizio.
• En la kultura kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 25.10 – vi ekscias pri la Conrad-festivalo en Krakovo; pri ciferecigata, la unusola en Pollando,ekzemplero de Stradivarius-violono; pri sociologia fotoregistro rilate la polan socion en londona ekspozicio,
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara, 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto, okazonta komence de decembro: uea.org/gk/1257a1.
• Muzike ni proponas fragmenton de la originala E-kanzono „Per fido” kiun komponis, la tekston verkis kaj kantas Simmon Keith Barney. La reta foto ĉe nia programinformo prezentas elstaran polan violoniston, Janusz Wawrowski kun unusola pola Stradivarius-violono dum la solenaĵo de nomatribuo „Polonia”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
26 minutes 31 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.10.2025
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo.
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korczak en la biblioteko de la Universitato Cantoblanco en Madrido.
• En la scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Lem-premio, kiu fariĝis renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. Gdanska Skolo de la kvantuma fiziko, prof. Ryszard Horodecki.
• Hodiaŭ muzike akompanas nin Kris Fresi per la kanzono Monda Paco el lia albumeto eldonita en la ĵusaj tagoj de Vinilkosmo. La reta foto ornamanta la programinformon rilatas evidente al ĉampinjonoj, pri kies produktado kaj eksportado Pollando gvidas en Eŭropo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
29 minutes 23 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.10.2025
En la 1431-a E_elsendo el la 15.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia felietono pri la koninda Pollando ni parolas pri la ĵus finiĝinta plebiscito de National Geographic Traveler pri Mirlokoj de Pollando 2025. Aparte ni donas la atenton al la mirloko  „Subakvigita Arbaro”, kiu sekve de ŝtormo en 2016 aperis sur pola plaĝo ĉe Baltiko.
• En la kultura kroniko ni informas pri la Semajno de la Latinamerika Kinoarto baldaŭ okazonta en Varsovio; pri interesa ekspozicio en la ĉefurba Reĝa Kastelo pri vesto kiel komunikilo; pri retrospekta ekspozicio dediĉita al arto de Sara Lipska en Francio.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri profesoro Geoffrey Greatrex, nova membro de la Akademio de Eŭropo; pri la forpaso de la kroata esperantistino, verkistino Zora Heide. Ĉi-lastan informon akompanas la poeziaĵo „Nia junaĝa brilo” de Visnja Stahuljak en la traduko de Zora Heide.
• Muzike ni komune aŭskultas la brazilan kanton „La muzikistaro”, kiun plenumas Franca Fenati. Ĝi gajnis la 55-an Kantoparadon. La interreta foto de Paweł Lenart ĉe nia programinformo prezentas arbotrunkojn de la Subakvigita Arbaro, kiun la naturo malkaŝis en 2016.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
2 months ago
24 minutes 9 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.10.2025
En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:



La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas.
Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj junuloj memstariĝante ekster la gepatra hejmo. Iom aparte ni informas pri interesa ekologia solvo kreiĝinta en Pollando, tio estas observa turo i.a. de maraj birdoj, ne facile videblaj de sur la bordo. Al ĝi referencas nia reta foto akompananta la programinformon.
La sciencan rubrikon ni dediĉas al la usonaj esploroj pri efiko de rozaria preĝo je la homa bonfarto kaj sano. Menciidas, ke pere de la eventa servo ĉiutage grupiĝas esperantistoj por komune preĝi la rozarion https://eventaservo.org/e/4b8aa8.
Hodiaŭ muzike akompanas nin Flávio Fonseca per sia tradukita el la brazila kanto - „Ho, mi vere volas, ke vi min akceptu”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

 
Show more...
3 months ago
28 minutes 33 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.10.2025
En la 1429-a E_elsendo el la 05.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa Leterkesta renkontiĝo ni prezentas interparolon kun nia relative nova aŭskultanto, Ognian Kabranow el Usono. Ni i.a. levas la demandon pri tio, kiel nomi stiratajn aparatojn „drono” aŭ „droneo” kaj kalkulas je reagoj de niaj aŭskultantoj.
• En la komenca kultura kroniko ni informas pri la komenciĝinta en Varsovio 19-a Internacia Fortepiana Konkurso de Frederiko Chopin; pri impona kultureduka komplekso kreiĝinta en Bydgoszcz (la norda Pollando); pri kreiĝonta en Lodzo (la centra Pollando) muzeo de stratarto.
• En la E-komunuma segmento pastro Roman Gmyrek en interparolo kun Maciej Jaskot invitas por la Preĝotagoj en Częstochowa: 10-12.10.2025 (https://eventaservo.org/e/aa1218);
• En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la malnovan kanton de Oraj Kantoj „Pluvo kaj vent’”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la daŭranta en Varsovio 19-a Internacia Chopin-konkurso 2025.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
3 months ago
29 minutes 28 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.09.2025
En la 1428-a E_elsendo el la 30.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kiel hodiaŭ informis pere de uea-membroj Michela Lipari en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens”, nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). La premio estis iniciatita en 2024 omaĝe al la 100-jariĝo de la eksa prezidanto de UEA, Grégoire Maertens (1980-1986). Lige kun ĉi tiu informo ni prezentas interparolon kun la nepo de Grégoire Maertens, Rakoen faritan dum la 110-a UK rilate al la unua premio dum la kongreso enmanigita.
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri UNICEF-raporto dediĉita al la superpezo kaj subpezo de infanoj pro la agresa reklamo de nutraĵindustrio; pri la stacidomo Wrocław Główny, akirinta la 1-an lokon en la Indekso de la Eŭropaj Fervojstacioj 2025; Hodiaŭ vi aŭdos pri interesa ekologia iniciato, kreata kunlabore kun Rumanio, Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu celas vespertojn.
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la lastaj esploroj de brazilaj, francaj kaj kanadaj sciencistoj pri la influo de mikro- kaj nanoplasto je osteoporozo kaj ostomalsanoj; La akompana al la programinformo reta foto prezentas la distingitan stacidomon Wrocław Główny.
• Ni informas laŭ Vinilkosmo pri la lanĉita hodiaŭ reta 7-titola bitalbumeto de Kaj Tiel Plu (KTP) “Je la kvara” kun specimeno de la lanĉovideaĵo. El la malnova albumo de KTP “Surplacenen venu vi” ni prezentas fragmente ĝian plenumon de la kanzono “Ho’ Marijana”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
3 months ago
28 minutes 21 seconds

Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.09.2025
En la 1427-a E_elsendo el la 25.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nian felietonon pri historia figuro ni dediĉas al Maria Leszczyńska, kiu dum 43 jaroj estis reĝino de Francio. La 300-a datreveno de ŝia edziniĝo al Ludoviko la 15-a pasis la 6-an de septembro omaĝita per rekreo de la historia sceno en Fontainebleau.
• En la kultura kroniko ni informas pri Pola Kultura Semajno en Osaka; pri urba ludo en Zagrebo omaĝanta ĝian poldevenan, meritiĝintan urbestron; pri baldaŭ okazonta en Lodzo Festivalo de Multaj Kulturoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la iniciatita de UEA Semajno de Lingvoj kaj Paco (21-26.09).
• En la hodiaŭa elsendo akompanas nin denove Feri Floro per fragmento de sia plej nova kanto „La vento de Aŭtuno”. La interreta foto prezentas iun el la portretoj de la reĝino Maria Leszczyńska, al kiu estas dediĉita nia felietono.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Show more...
3 months ago
27 minutes 43 seconds

Pola Retradio en Esperanto
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio